Garifuna lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Ta-Arawakan | |
Parolantoj | 190 000 |
Lingvistika klasifiko | |
Lingue arawak | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cab |
SIL | cab |
Glottolog | gari1256 |
Angla nomo | Garifuna |
Franca nomo | garifuna |
La garifuna lingvo, ankaŭ konata sub la nomoj kariba aŭ nigra kariba ( ISO 639-3 kab) estas aravaka lingvo parolata en Honduro, Gvatemalo kaj Belizo . La lingvo ankaŭ estas parolata en Nikaragvo, sur la Miskita Marbordo.
La lingvo estas parolata de la posteuloj de la aravakoj, kiuj en la 18-a jarcento devis fuĝi la insulon Sankta Vincento ( Karibio) kaj ekloĝis sur la marbordoj de Centra Ameriko. Garifuna estas sinonimo de zambo (mestizo de nigrulo).
La garifuna lingvo jam delonge devas suferi diskriminacion kaj superregadon de eŭropaj lingvoj kaj ankoraŭ estas minacata al formorto. Ĝi kutime ne ĉeestas en lernejaj sistemoj kaj estas instruata en nur unu vilaĝo.